sábado, 1 de abril de 2017

La Verda Stelo



Tiu ĉi estas simpla fadena figuro. Tiu figuro estas bona realigata kun pli malgranda fadeno.

Movoj

1. Komencu per la Malfermo A. Bazaj movoj vi trovas ĉe:

2. Per la dikfingroj prenu, de malsupre supren, la fadenon de la montra fingro, kiu estas pli malproksima de vi (Fig. 1). Reiru la dikfingrojn ĝis la startanta pozicio. Ĉiu dikfingro nun havas du turnojn.

3. Nun, faru la movon nomata Navaĵo je ĉiuj dikfingroj. (Fig. 2)


4. Nun, liberigu la fadenojn de la malgrandaj fingroj (Fig. 3). Apartigu la manojn.


5. Reale, nun vi jam havas du figurojn. Tio dependas de la pozicio de viaj manoj. Kun dikfingroj supren vi havas la Tason kaj la Subtason (Fig. 4); per dikfingroj malsupren vi havas Domon kun tegmento. (Fig. 5)

6. Vi rimarkas, ke en la centro estas tri fadenoj. Du interkruciĝas kaj iras al la proksima flanko de la montraj fingroj; la alia estas supren kaj turniĝas la fadenoj, kiuj estas ligitaj je la montraj kaj dikfingroj.

7. Metu la malgrandajn fingrojn enen la turno de tiu ĉi fadeno kaj apartigu la manojn. (Fig. 6)


8. Liberigu la fadenojn de la dikfingroj.

9. Metu la dikfingrojn super la fadenoj de la indikiloj, kaj prenu, de malsupre supren, la plej proksimajn fadenojn de la malgrandaj fingroj.

10. Nun, liberigu nur la turnon de unu malgranda fingro - dekstra maldekstra. (Fig. 7a e 7b)




Kokpiedo



Tiu ĉi figuro estas ankaŭ konata kiel: Tridento, Harpuno; Sorĉistino-balailo, Sago; Kokosarbo.

1 - Metu malgrandajn fingrojn enen de la fadeno, kaj apartigu la manojn. Poste, metu viajn dikajn fingrojn suben kaj enen de la fadeno, kaj apartigu la manojn. (Figuro 1 – konata kiel Pozicio 1)

2 - Prenu la fadenon de la maldekstra manplato, sube, per la montrafingro de la dekstra mano. Turnu tiun fingron eksteren suben kaj supren, dufoje. Apartigu la manojn - (Figuro 2).


3 - Prenu, sube, la fadenon de la dekstra manplato per la maldekstra montrafingro, pasante ĝin poste en la banton de la dekstra montra fingro. (Figuro 3)

4 - Post tio, liberigu la dikfingron kaj etafingron de la dekstra mano, forigante la dekstran montrafingron por firmigi la dikfadeno. (Figuroj 4, 5 kaj 6)









terça-feira, 28 de março de 2017

Tangramo




Oni ne scias kiam precize la Tangramo aperis en Ĉinio unuafoje. Tamen, ĝia nomo ĉine – Tch’i Tch’ia pan – datiĝi ekde la 7-a jarcento a.K., kaj signifas “Tabulo de la Sep Saĝecoj”, ankaŭ konita kiel “Tabulo de la Sep Subtilecoj”.

La Tangramo estas ludo elpensita jam de multaj jarcentoj kaj uzita de infanĝardeno ĝis majstraj klasoj pro sia variebleco por elvolviĝado de lertecoj kaj por esploro de sciaro, ĉar per ĝi eblas reprezenti preskaŭ ĉiujn ĉirkaŭajn objektojn.


Pluraj lertecoj povas elvolviĝi per Tangramo, ekde la fleksebleco, estimo, spacimago, klasifikado, reversebleco, ĝenerala memoro, ĝis tiuj rilataj al erarsuperigo, la rezisto al frustriĝo kaj persisto. Tiuj lertecoj, kiuj evidentiĝas lude, estas necesaj ankaŭ por komputillernado, por elvolviĝo de projektoj kaj por uzado de teknologio.

La kvadrato el kiu la Tangramo aperas ankaŭ servis kiel bazo por kelkaj ludoj kiel ŝako kaj damludo.


La Tangramo formiĝas per sep pecoj, inter kies randoj estiĝas ĝustaj proporcioj, kiel montras la figuro. Oni povas fari ĝin per papero aŭ kia ajn materialo, aŭ kia ajn koloreco.

Por la figurformiĝo nepre uzos ĉiujn sep pecojn. Se abstraktaĵo, eblas lasi interspacojn.