Sano
Infaneco
En ĉiu jaro, 10
milionoj da infanoj mortas. Ĉi tio povus esti la
plej malbona.
Ĉi tio povas soni nesentebla, sed la informo estas
preskaŭ memoriginda: en ĉiu jaro, 9,7 milionoj da infanoj ĝis 5 jaraĵoj mortas
en la mondo, laŭ la lastaj statistikoj de Unicef. Ĝi estas pozitiva
informo kiam oni rigardas malantaŭen, laŭ El País. En 1990 ili estis 13
milionoj. En 1960, 20 milionoj. Se la infana mortokvanto estus daŭrigita de tiu
malĝoja ritmo, la proporcio hodiaŭ estus de 25 milionoj da mortoj dum jaro.
La metodo por la haltigo estas la investado en la
malriĉaj landoj, ne nur de la regantoj, sed ankaŭ de privataj grupoj, kiel
Gates Fondaĵo. Jen la bonaj rezultoj:
- La plej grandaj progresoj okazis en Latin-Ameriko,
kun redukto de 51% rilate al 1990. Respubliko de San-Domingo, Vjetnamo kaj Maroko
malmultigis la proporcion en triono. La landoj kun plej granda indicnombro
ankoraŭ estas de Mez-Afriko. En Brazilo, ekde 1990 la redukto estis de 48%.
- La mortoj pro morbilo reduktis 60% ekde 1999 pro
la vakcina kampanjo.
- Pli da ĵusnaskitoj havas la protekton de
moskitovualoj kaj trinkas nutrajn suplementojn.
- Plej granda numero da virinoj sukcesas mamnutri
danke al plej bona nutraĵo.
- Madagaskaro reduktis la infanan
mortokvanton en 41% post la fino de la interna milito, en 2002.
- La kreskado de Ĉinio kaj Hindujo plibonigis la
ekonomiajn indicnombrojn kaj malmultigis la proporcion de fekundeco,
plimultigante la supervivon.
- La
informoj estis kolektitaj en 2005. Ĉar la investado kreskis de tiu jaro ĝis
nun, la proksima censo devos esti ankoraŭ la plej kuraĝiga.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 4, Ano 1, nº 4 – página 22. Editora Abril –
24/9/2.007 – el Brazilo.
Tradukis
Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio
Carlos Rodrigues Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário