sábado, 18 de março de 2017

Estas la birdo



Medio

Konservado

Korvo, la sagaca. La nigra birdo prikantata de Edgar Allan Poe en poemo, tradukita de Fernando Pessoa ("...kaj ĉi tiu stranga kaj malhela birdo ridetigis mian amarecon..."), estas tradicie konsiderata kiel de malbona aŭguro. Ekde nun, ĝi estos memorenda ankaŭ pro sia sagaceco.

Scientistoj observis ke la korvojn de Nov-Kaledonia insulo, en Pacifiko, fabrikas "ilojn" por ĉasi - t.e. ŝiras kaj purigas branĉojn por fosi la teron serĉante insektojn.

En laboratorio, scientistoj jam estis observita, ke la korvoj kurbigis dratojn por havigi al si manĝaĵojn. Oni ne sciis ĉu ili faris la samon en la naturo. Esploristoj de Universitato Oksfordo, en Anglio, eltrovis la novan lertecon instalante malgrandegajn videokameraojn, de 13 gramoj, sur iliaj vostaj plumoj. La studo estis publikigita en la revuo Science.

Fonto: Revista da Semana. Edição 7, Ano 1, nº 7 – página 20. Editora Abril – 15/10/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário