Bonaj historioj – Bonaj samarianoj
Bruo de partianaro de “Clericus
Cup” ĝenas la Kurion
Ekzistas absorbiĝo en la katolika eklezio.
Vatikano prenis limigajn rimedojn por malgrandigi la bruadon de aplaŭdistaro
dum la “Clericus Cup”, futbala turniro de seminarianoj, raportas la agentejo Ecclesia. La ĉampioneco, kies
finalo okazos la 3-an de Majo, kunigas 380 aspirantojn al pastreco el 71
landoj. La maĉoj estas okazintaj en la stadiono de Oratorio de Sankta Petro,
kun vidado al Vatikano, sabato kaj dimanĉo matene. La problemo de la lingvaĉo
de la aplaŭdistaro ankaŭ ne estis solvita.
Sed en la ludejo, estis plibonigoj
rilate al la maĉoj de 2007. En ĉi tiu jaro la atletoj jam ne estos elpelotaj
post fortegaj malobeoj aŭ plendprotestoj de ruĝigantaj la papon. Per pardona
gesto de la Kurio, la ludantoj estos en la limbo dum apenaŭ kvin minutojn. Ĝustatempe: la pilkludantoj ne
ludas kun sutano, kvankam estas ordinare vidi ilin en varmiĝo kun religia vesto
antaŭe vesti la pantaloneton.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 26, Ano 2, nº 8 – página 40. Editora Abril – 3/3/2008
– el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário