San-Paŭlo
Kun ofertoj al ĉiuj gustoj, la urbo sin
turnas altiriĝemo
San-Paŭlo estas interesega urbo. Malofte
priskribita per tiu adjektivo por la frakase grandega plimulto de brazilanoj
kaj por siaj propaj loĝantoj, la ĉefurbo povas esti komparata kun Londono, taksas
la revuo Viagem e Turismo (Vojaĝo kaj
Turismo). Ambaŭ havas bonegajn restoraciojn, multekostajn taksiojn, feliĉan renkontiĝon
vespere, foirojn de antikvaĵoj, la plej grandan homamason de alia loko de la
mondo (en San-Paŭlo estas japanoj; en Londono, hindoj). Se la londona ĉefurbo
havas Big Benon, San-Paŭlo havas la Stajponton, la plej novan poŝtkarton de
la urbo.
Kun ĉarmaj kvartaloj, unuaklasoj hoteloj –
kaj pli malmultkostaj ol la londonaj -, manĝaĵoj el la tuta mondo, San-Paŭlo
havas personecon. Madalena Urbeto, kvartalo kun butikoj kaj ĉarmegaj vendejoj
dum la tagoj kaj plena trinkejo kaj restoracioj dum la nokto, altiras 26% da
turistoj kiuj vizitas la urbon. San-Paŭlo havas preskaŭ 12,5 milojn da restoracioj,
de la greka ĝis la minas-gerajsa manĝaĵoj, de kvin steloj establoj ĝis
kvartalaj kantinoj. La mortadela sandviĉo de Municipa Bazaro estas pli bona ol
la ‘fish & chips’, aŭ fiŝo kaj terpomoj, kiu estas la plej komuna manĝaĵo
la angloj.
La ofertoj de preskaŭ ĉio estas vasta. Oni
trovas de internaciaj etiketoj en la strato Oscar Freite ĝis malmultekostaj
vestoj en kvartalo Brás. La regiono de la strato 25 de marto, “la imperio de la
okazaj profitoj kaj de la ornamaĵoj”, ankaŭ estas vizitinda. Kaj ekzistas
muzeoj, teatroj, spektakloj, muzik-amuzaĵoj, parkoj – fine, bona amuzo por
diversaj gustoj.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 48, Ano 2, nº 30 – página 22. Editora Abril – 7/8/2008 – el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário