Oni faris
rekomendon
por Paŭla, ĉiam
ĝentila,
manĝi japanan
fiŝeton
por la sano estu
utila.
Ŝi obeema aĉetis
multekostan saketon
kaj en mansako metis
amason da
fiŝetoj.
Sed kiam ŝi
hejmen rigardis
de la animaloj
la okuletojn,
kortuŝita ŝi
ploradis,
bedaŭrinte la
fiŝetojn.
Ŝajnis al ŝi, la bestetoj
ĵetante helpeman rigardon
(per fiŝvoĉaj krietoj)
petis nun la sekuradon.
Tiel Paŭla decidis
Rezigni tiam
manĝaĵon
kaj obstine
postulis
kelkan alian
sanigaĵon.
Iriko = japana
nomo por anĉovo.
Skribita
de Celso Fonseca Jr.
Nenhum comentário:
Postar um comentário