Enkonduko
Estas la rolo de la
radiestezisto, sendepende de sia agadareo, fari la detektadon de predispozicioj
al certaj malekvilibroj kaj pritaksadon de energioj por la restarigo de
ekvilibro, kaj sugesti solvojn kiuj helpos ŝanĝi, modifi, mildigi aŭ korekti la
staton al harmonia.
Oni ofte aŭdas homojn
paroli pri medicina radiestezo (aŭ klinika), kriminalista radiestezo, spirita
radiestezo, ktp. En mia vidpunkto, nur ekzistas radiestezo, kiu povas esti
aplikata al diversaj kampoj, ĉu medicina, ĉu spirita, ĉu kriminalista. Do, la
profesia radiestezisto devas kompreni pri radiestezo kaj ankaŭ pri la areo aŭ
areoj je kiuj li volos labori.
La medicina radiestezo (aŭ
klinika) devas esti praktikata de kuracisto, kiu sin dediĉas ankaŭ al
radiestezo. Je neniu hipotezo iu ne medicina persono devas agi kiel tia, kaj la
sama linio de konduto estu sekvata de aliaj areoj.
Sendepende de la areo
taksotan de la radiestezo, ĉiuj radiestezistoj devas havi minimuman aron pri
teknikaj kaj sciencaj konoj, kiuj ebligos la korektan pritakson, por ke ili ne
agu kiel tiuj, kiuj subfosas kaj nigrigas la imagon de la radiestezo kaj ĝin
mistifikas.
Ĝenerala
konduto
1.
Serĉadi per scienca metodiko;
2. Resti
neŭtrala;
3. Ne
rekte interveni, nek komenti pri diagnozoj, kuracadoj, konsiladoj kaj taksadoj
faritaj de aliaj profesiuloj;
4. Klarigi la klienton pri
la uzata metodo;
5. Nobligi la radiestezan
profesion ne sin kondutante kiel kuracisto, ekonomikisto, inĝeniero,
administranto, ktp, evitante teknikajn terminojn, krom se vi estas fakte
bakalaŭro je ĉi tiuj areoj;
6. Konsili malsanulojn sen
klinika diagnozo, aŭ kun kemia dependeco netraktita, aŭ mensa aŭ fízika
malkapablo, serĉi kuracistojn;
7. Fari
nur gvidadojn, neniam preskribu;
8. Ne
petu laboratoriajn aŭ imagajn ekzamenojn;
9. Ne
promesi facilajn solvojn por la problemoj de ajna speco, ĉu personaj aŭ
profesiaj, kaj ne kreu falsajn esperojn;
10. Respektu la aliajn
terapeŭtikajn kategoriojn, instigante la integriĝon kaj la disvolviĝon de
kunlaboro kun la celo provizi la bonan gvidadon al la kliento;
Kompromisoj
a - Teknikaj
1. Havi scion pri
radiestezo;
2. Havi konojn pri la
esploritaj areoj;
3. Taksi la klientojn je
energieca kaj tuteca maniero;
4. Uzi ĉiujn ajn
disponeblajn rimedojn en energiaj taksadoj;
b – Kliento
1. Respekti la rajtojn, la
dignon kaj la personon de la kliento;
2. Oferti al la kliento la
plej bonan servon kaj indiki profesiulojn de aliaj areoj kiam bezonataj;
3. Agi je ne diskriminacia
maniero;
4. Konservi la historian
kaj kuracadan registrojn de ĉiu kliento, kaj respekti la konfidencecon de ajnaj
datumoj aŭ aliaj informoj;
5. Ĉiam informu klare la
klienton pri la kuracado kaj la rezultoj;
6. Kontroli kaj
taksi/kompari la rezultojn.
c - Profesio
1. Altigi la nivelon de la
profesio en sia lando;
2. Senĉese plibonigi siajn
konojn kaj uzi la teknologian progreson por la profito de la kliento;
3. Tenadi personan konduton
akorde kun la digno de la profesio kaj respekto al la kliento;
Bazaj ĝeneralaj konoj
Ĉar la radiestezo havas
larĝan aplikon, estas necese havi bazajn kaj fundamentajn sciojn de la preciza
kaj natura sciencoj - meznivela edukado – por havi komprenon pri la bona
maniero labori, kaj trovi solvojn.
La subajn sugestitajn
sciojn estas simplaj ekgvidiloj, devante la radiestezisto studi, esplori, kaj
uzi sciencan metodikon por labori laŭ sciencaj kaj praktikaj pruvoj por
malpliigi la eblecon de erara diagnozo.
a) Ĝenerala geologio
• Terkrusto kaj laTero;
• Tipoj kaj trajtoj de
grundoj, hidrostatika nivelo kaj subtera akvaro, kaj erozio;
• Tipoj kaj trajtoj de
rokoj;
• Geokemio de la Terkrusto;
• Tektonikaj strukturoj;
• Uzo de
geologiaj kaj strukturaj mapoj.
b)
Topografio kaj Geomorfologio
• Uzo de
topografiaj planoj;
• Reto
pri drenado, tipoj de drenadoj, hidrografia baseno;
• Formoj
de reliefo;
• Uzo de
geomorfologiaj mapoj, aeraj fotoj, radaro kaj satelita imagoj;
• Tipoj
de vegetaĵaroj. Klimato.
c) Fizika
•
Elementa matematiko;
• Elektro
kaj Magnetismo;
•
Mekaniko kaj Gravito;
•
Termodinamiko;
• Optiko
kaj Akustiko;
• Mezuroj
kaj skaloj, simboloj, dimensioj kaj unuoj de la fizikaj skalaroj.
ĉ) Kemia
• Perioda
tabelo.
• Kemiaj
reakcioj; nocioj de organika kaj neorganika kemioj.
•
Homogenaj kaj heterogenaj miksaĵoj; koncentriĝo; solvaĵoj; elektrolizo, ktp.
d)
Biologia
• Kono
pri vertebruloj kaj senvertebruloj.
• Kono
pri botaniko.
• Homa
korpo.
•
Endemiaj kaj epidemiaj malsanoj.
Skribita de Inĝeniero José Roberto Ruiz
Asociita al ABRAD – Brazila
Asocio de Radiestezo kaj Radioniko
Nenhum comentário:
Postar um comentário