sábado, 18 de março de 2017

Korekta aĝo por esti patro



Sano – Heredaj malsanoj

Jaroj pezas en la malbona formado de spermatozooj

Aĝo ĉiam estis vidata kiel malamiko de la patrinoj. Ju pli maljunaj, des pli grandaj la probablecoj de koncipado filo kun ia hereda malsano. La patroj estis lasitaj flanken en tiu kalkulo – ĝis nun. Novaj studoj montras, ke la viroj ankaŭ havas biologian horloĝon, diras la raporton de la revuo Psychology Today. Ju pli uzataj la dentradoaroj, des pli malreguligitaj la montriloj.

Ĝis la finalo de la adoleskanteco la virinoj jam formis ĉiujn ovolojn. Ĉiumonate unu maturiĝas. Koncerne la virojn, ili liberigas milionojn da spermatozooj ĉiu ejakulo. Ĉiu nova produktaĵo pligrandigas la ŝancon de genetikaj ŝanĝoj – kaj, do, de heredaj malsanoj en la naskota infano.

La riskoj de generado filo kun ia malsano kaŭzo de antaŭeniro de la jaroj estis registritaj en ĵusaj esploradoj en centrejoj kiel Universitato Johns Hopkins kaj Universitado de Nov-Jorko, en Usono. Akompanu la probablecojn esence proprajn al ĉiu aĝo:

20 jarojn: la ŝanco de produktado spermatozoo kun kriplaĵo estas minimuma.

30 jarojn: la riskoj de difektoj pligrandiĝas signifoplene. Unu el ĉiuj 99 patroj inter 30 kaj 35 jarojn havos unu filon kun skizofrenio. Antaŭe 25 jarojn la ŝanco estas de unu en ĉiu 44.

40 jarojn: la risko de generado unu skizofrenia filo estas la duoblo ol en la 25 jaroj. Viroj en tiu aĝo ankaŭ havas sesoble pli da ŝanco havi filon kun aŭtismo ol viroj de 30 jarojn.

50 jarojn: unu el ĉiuj 47 patroj havos unu filon kun skizofrenio.

60 jarojn: 85% de la spermatozooj estas kriplaj.

Fonto: Revista da Semana. Edição 25, Ano 2, nº 7 – página 22. Editora Abril – 25/2/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário