segunda-feira, 6 de março de 2017

La operacion, Sai Baba faris



Om Sri Sai Ram

D-ro Valluvan Jivanandan

En la jaro 1980, mi unue aŭdis pri Sri Sathya Sai Baba. Mi estis estudento en medicina kolegio. Dum la feriotagoj, mi iris al la monta vizitejo, Kodaikanal. Mia sola intenco estis promenadi kaj ĝui la vidindaĵojn tie. Tie, oni sciigis min, ke Sai Baba estas loĝanta apud la tre bela lago. Do, ni iris tien. Ĉar estis nur ĉirkaŭ 200 homoj, ni povis havi bonan darŝanon t.e. vid-al-vido de sanktulo. Sincerdire, tiam mia mensa stato ne estis preta por spiritualaj aferoj.

Revenante, mi daŭrigis mian studadon kaj iĝis kora kirurgo. Nun, mia ĉefa celo estis gajni monon por elspezo en plezurigaj okupoj...

Miaj gepatroj estis en Arizona, Usono. Ili estis adorantoj de Sai Baba kaj fervore ĉeestis la adorkantadan kunvenon kaj partoprenis en aliaj agadoj de la Satja Sai Organizo de tiu urbo. Ili invitis nin por pasigi iom da tempo kun ili. Sed la tabelo de laboro en nia hospitalo ne permesis mian foreston. Tamen, iel mi povis havi mallongan forpermeson kaj iris al Arizona. Estis la adorkantada tago kaj ili kunprenis nin al la kunsido. Ĉar min ne interesis tiuj programoj, kaj mi ne havis pli ol du tagojn por resti tie, mi trovis pretkston por eviti la kunsidon nome, aranĝi sidlokon en la reflugo. Du tagojn poste ni reflugis.

Forruliĝis tempo. Mia amiko donis al mi la libron "Sai Baba - Homo de Mirakloj" verkita de S-ro Howard Muphet. Vere, tiu libro impresis min profunde. Antaŭe, la magnetofono en mia aŭtomobilo ludis nur popularan muzikon. Sed, post mi legis la libron, mi aŭskultas nur adorkantojn de Dio.

En Novembro 1992, mi estis flugonta al Arizona, Usono. Ĉar la flugotempo estos longa, mi enmetis kelkajn romanojn en la mansaketon. por legi dum la flugo. Kiam la flugo komencis, mi palpis en la mansaketo por selekti romanon. Je mia mirego, esti nur unu libro – “Vido de Sai” aŭtorino S-ino Rita Bruce - pri kiu mi sciis nenion. De kie venis tiu libro, kaj kien malaperis la romanoj, kiujn mi mem tre zorge enŝovis!!!... Ĉar estis nur unu libro, mi komencis legi. Ĉi tie, mi devas diri, ke, mense, mi havis nenian intereson pri religio, aŭ filozofio, tial, se mi legus tian líbron, mi endormiĝus en malpli ol dek minutoj.

Kredu min; la tutan libron mi legadis sen ia ajn malhelpo.

Nun, mi malkaŝas, ke mi estis viando-manĝanto, kaj se mankis viando, mi montris mian malplaĉon brue ... Jen kio okazis. Tuj post legado de tiu libro, mi iĝis vegetarano. Ekde tiam, mi ne plu povis eĉ vidi tiun manĝo-pladon. Kompreneble, mia ŝanĝiĝo mirigis ĉiujn.
En Arizona, mi komencis labori kiel kirurgo en hospitalo.

Estis Aprilo 1993. Mi jam iĝis ano de la Sri Satja Sai Organizo.

Mi ĉeestis adorkantadon en la hejmo de mia amiko. Post la kantado, iu gasto-parolanto el Hundujo informis nin detale pri la Sri Satja Sai Baba Super-speciala Hospitalo en Puttaparti en Hindujo, kie ĉiu paciento ricevas senpagan kuracadon, medikamenton kaj dieton. Manko de la artefaritaj valvoj devigas koropensadis multe. Ĉar ili estas multekostaj. Kaj mia monujo ne povis toleri tiun elspezon, mi silente revenis al mia hejmo.

La sekvantan tagon, mia tre malnova amiko telefonis min, dum longa tempo ni ne interparolis. Tial, mi ege ĝojis aŭdi lian voĉon. Jen la konversacio:

Mi: Mi estas feliĉa aŭdi de vi. Jam forruliĝis longa tempo.

Ĉu vi laboras en la sama firmo en kiu vi komencís vian karieron? Kiel iras la komerco?

Li: Mi ne plu laboras tie; mi forlasis ĝin.

Mi: Ĉu? ... ĉu vi trovis alian firmon?

Li: Certe. Nun mi estas kun “Saint Jude Medicals” kiu estas la plej granda en la mondo, kiu fabrikas “artefaritajn valvojn”...

Veron diri, mi mutiĝis pro mirigo.

Li: Kio do?

Mi klarigis al li, pri la bezono de la hospitalo en Hindujo kaj ĉion, kion la gasto-parolanto diris pri tiu hospitalo. Je tio.

Li: Ĉar ĉio estas senpaga en tiu hospitalo, mi certigas, ke ni vendos je duonkosto.

Hieraŭ, mi ne havis ian esperon aĉeti la valorojn, sed hodiaŭ, de neatendita fonto venas la rimedo. Estas klare, ke Sai Baba aranĝis ĉion.

Simile, mi iĝis instrumento por la liverado de koraj suturoj (cardiac sutures). Iun tagon, vendisto de komerca kompanio, kiu fabrikas suturojn telefonis min dirante, “Ni havas abundan stokon de suturoj. Se estas hospitaloj, kiuj faras karitatan servadon al homaro, ni estas pretaj vendi sen imposto.” Ĝoje, mi akceptis tiun proponon kaj sendis ilin al Puttaparti.

Alian fojon, mi aĉetis ekipaĵon por la hospitalo en Puttaparti (kosto – 30.000 dolaroj). Mi deziris kunporti ĝin, por ke ĝi ne difektiĝu dum transiro. Sed, la tabelo de operacioj indikis, ke ni ĉiuj estis plenaj je laboro. Sana prudento igis min ne peti forpermeson. Mense mi preĝis al Sai Baba, “Vi estas ĉioscia, mi lasas la problemon en Viaj manoj.”

Kelktagojn poste, mia estro petis min, “Ĉu vi povas permesi al vi libertempon dum Julio? Estas kirurgo, kiu estas libera tiam dum du semajnoj povas anstataŭigi vin. Ĉu eblas? Tuj mi komprenis ke Sai Baba aranĝis ĉi tiun situacion kaj senhezite akceptis.

Kune kun la pakaĵo (la ekipaĵo) mi estis en la flughaveno en Mumbai (Hindujo) ĉe la doganejo. La taksisto, vidinte la ekipaĵon eble sentis, “jen granda kaptaĵo” kaj tuj malpakis ĉiun eron de la ekipaĵo por kalkuli la doganan pagon. Malgraŭ mia piedo, ke la ekipaĵo estas por la hospitalo de Satja Sai Baba, li komencis kalkuli la pagendan sumon. Tuj mi preĝis al Sai Baba, “Mi estas senhelpa. Vi devas trakti la problemon.”

Mia preĝo apenaŭ finiĝis, kiam venis la intendanto de la dogano kaj demandis al mi, “Kio estas?” Kiam mi diris, “ĉi tiu ekipaĵo estas por la hospitalo de Satja Sai Baba” li tuj turnis sin al la doganisto kaj diris, “Repaku ĉiun eron kaj donu al la doktoro.” Li mem kontrolis, ke ĉiu estis pakita kaj aranĝis kamioneton, en kiu la pakaĵoj estis metitaj, kaj akompanis ĝin ĝis la aviadilo flugonta al Madraso kaj atendis, ke ĉiuj estis enmetitaj en la aviadilo ... kaj mi mem transdonis ilin al la hospitalo.

Dum mia ĉeesto en Praŝanti Nilajan, Puttaparti, Svami (tiel oni parolas Sai Baba) petis, ke mi parolu pri la aktivado en Usono. Poste, Svami invitis min al sia ĉambro por privata parolo. Antaŭ ol mi eniris la ĉambron, mi surpaperigis kelkajn demandojn, el kiuj mi atendis klarigon de Svami. En la ĉambro, la persono kiu sidis apud mi estis la mondfama kirurgo Donald Ross. Kiam Svami komencis paroli, feliĉego ravis min kaj mi aŭdis nenion. Iom poste, mi aŭdis ĉion, kion Svami estas diranta, kaj ili estis la solvo de miaj demandoj en la sama ordo kiel enlistigita sur la papero. Svami materiigis ringon kaj sanktan cindron por mi.

El Puttaparti, mi veturis per taksio al Bangaloro, kie mi loĝis en hotelo, kaj de tie mi iris al la flughaveno kaj enaviadiliĝis. Nur tiam mi konstaktis, ke mi perdis la mansaketon. Tuj, mi telefonis mian amikon pri la perdo kaj petis, ke li enketu en la hotelo kaj la flughaveno... Min ne ĉagrenis la valoraĵoj en la mansaketo sed la fotografaĵoj de la konferenco, kaj la kunesto kun Svami ... Pasis iom da tempo, sed la aviadilo restas senmova!!! Kaj subite la pordo de la aviadilo malfermas, kaj iu sinjoro envenas kaj rekte aliras al mia sidloko, jetas ion antaŭ mi kaj foriras senvorte... Kaj tio estis mia mansaketo! Mia amiko telefonis al mi dirante, ke li ne trovis la mansaketon. Kiu povas esti tiu Samaritano? Laŭ mi, devas esti SVAMI.

Pliposte, mi estis faranta koran kirurgion. La ringon, kiun Svami materiigis, mi metis en ĉeno kaj tiu ĉeno ĉiam pendas ĉirkaŭ mia kolo. Estis operacio pretertubeta. La koron de la paciento estis pretigita por la pretertubeto, sed mi ne trovas la arterion, kiu bezonas la tubeton. Ĉiu momento estas tre grava sed kie estas la arterio? Mi serĉadis sed vane. Mi preĝis al Svami. Kaj subite la ringo pinĉis mian bruston kaj mi sentis, ke iu Supera Povo eniras en mian korpon kaj vigligas ĝin kaj miaj manoj komencis funkcii rapide, trovis la arterion kaj faris la operacion. Kiam ĉio finiĝis, la Povo forlasis min.

Dank' al Svami, la paciento estas sana. Estas klare, ke ne mi sed Svami savis la pacienton.


Eldonis: Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz


Nenhum comentário:

Postar um comentário