sábado, 18 de março de 2017

La patrinoj estis pravaj



Sano

Novaj malkovroj de la scienco konfirmas popolan saĝecon

“Manĝi pli fruktojn kaj verdaĵojn sonas kiel la komuna senso, la konsilo de patrinoj tra generadoj de filoj”, skribas Sally Squires en sia kolumno en Washington Post. “Nun la scientistoj de la 21-a jarcento komencas kompreni ke tiuj manĝajoj ofertas plimulte bonojn ol la konataj mineralaj saloj, fibroj kaj vitaminoj.” La bona novo, laŭ la kolumnistino, estas ke fruktoj kaj verdaĵoj kontrolataj perdas malplimulte iliajn kvalitojn. Skandinava serĉado provis ke fumantoj, kiuj ingestas betakarotenon havas malpli ŝancojn kontrahi pulman kanceron ol tiuj, kiuj ne konsumas tian substancon.

“Multnombraj studoj montras, ke personoj, kiuj manĝas multajn vegetaĵojn havas malgrandajn indicojn de kormalsanaj atakoj, hipertensio, diabeto, okulaj malsanoj kaj eĉ kancero”, akordo kun la raporto de New York Times. Se la scion de la patrinoj trapasas generadojn, la dilemo de filoj trairas la saman vojon. Serĉado de American Journal of Preventive Medicine kun 1,5 miloj da usonaj geadoleskantoj montris ke la elekto de fruktoj, legomoj kaj vegetaĵoj en manĝokarto konsideras, unuege, la gusto de la manĝaĵo. Kreskuloj ne manĝas vegetaĵojn nur ĉar la plej parto el ili ne plaĉas al la gusto. Kiel la nutra enhavo kaj la gusto varias multe de manĝaĵo al manĝaĵo kaj maniero kiuj estas preparadoj en kuirejo, la rekomendo de kuracistoj estas nur unu: manĝu la plej diversecon kiun vi povos, preparitaj per la pli diversaj manieroj.

La forto de la vegetaĵoj

Kion la medicino jam scias pri fruktoj kaj vegetaĵaj

MANĜAĴOJ - Ruĝaj fruktoj kaj vegetaĵoj (akvomelono, vinbero, pimento, kukurbo, tomato).

EFIKOJ - Antioksidantoj reduktas la riskon de tumoroj, inkluzive la kanceron de la prostato.

MANĜAĴOJ - Kruciferaj vegetaĵoj (brokolo, bruselbrasiko, florbrasiko).

EFIKOJ - Ili protektas kontraŭ kancero kaj havas fortan antimikroban efikon, krom eviti fungojn. En laboratorio substancoj de la brokolo atakas la bakterion, kiu kaŭzas ĥoleron.

MANĜAĴOJ - Blankaj fruktoj kaj vegetaĵoj (liĉio).

EFIKOJ - Kontrolas arterian tension kaj la kolesterolon.

MANĜAĴOJ - Flavaj kaj oranĝkoloraj fruktoj (ananaso, persiko, banano, papajfrukto).

EFIKOJ - Riĉaj je betakaroteno, ili pligrandigas la imunecon kontraŭ malsanoj, protektas la vidon kaj helpas la digestan.

MANĜAĴOJ - Verdaj fruktoj kaj vegetaĵoj (kukurbeto, avokado, citrono, piro, verdaj grajnoj).

EFIKOJ - Karotenoj protektas la vidon, antaŭgardante la retinon kaj la okulglobon de liberaj radikoj. Ili helpas eviti kanceron kaj maljuniĝon.

Fonto: Revista da Semana. Edição 43, Ano 2, nº 25 – página 24. Editora Abril – 3/7/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário