Ĉu vi iam lernis novan
Esperantan vorton kaj post kvin minutoj vi rimarkis, ke vi ĝin forgesis? Ne lasu, ke ĉi tio desapontas
vin; ĉiuj spertas la saman, kiam lernas lingvon. Tio ne bezonas esti tiel.
Ekzistas
granda rimedo nomita Anki, kiu estas disponebla por plejmultoj da sistemoj de
komputiloj kaj inteligentaj poŝtelefonoj. Anki estas interaga programo de
kartoj. Oni ofte faras kartojn kun malgrandaj pecoj de papero kiel studilo. Vi
skribas ion sur unu flanko kaj la difino sur la alia flanko.
Kartoj
povas esti tre utilaj por lerni Esperanton; vi skribas Esperanten antaŭe kaj
malantaŭ la difinon, aŭ tradukon al via denaska lingvo.
Kio estas
Anki?
Anki
(bazita sur japana vorto, kiu signifas enmemorigon) estas programo por studi,
kio faras la enmemorigon pli facila. Estas pli efika ol aliaj rimedoj por
studo, per ĝi vi povas malpliigi la kvanton da tempo, ke vi elspezas studanta
kaj pliigi la kvanton de kio vi lernas. Anki faras la vortprovizon lernadon pli
facila, pli amuza kaj pli intuicia.
Anki
permesas fari revizion ie. Ĝi estas disponebla por la plej komputilaj sistemoj,
direkte konektita, kaj por inteligentaj poŝtelefonoj (ekz. android-telefono).
Elŝutu la programon en via komputilo, do vi povas uzi ĝin eĉ se ĝi ne estas
konektita. Vi povas sinkronigi, kaj tiam vi havos la saman ludkartaron en via
komputilo kaj poŝtelefono.
Vi povas
partopreni la ludkartarojn de studo, kiujn vi kreas per Anki inter viaj kolegoj
de Esperanto. Vi povas elŝuti ludkartarojn faritajn de aliaj en Ankiweb.
Kiam vi
uzas Anki, vi diras al ĝi, kiom via scias de ĉiu karto. Se vorto aŭ frazo estas
facila, vi ne estos provata pri ĝi dum kelkaj tagoj. Sed se vi ankoraŭ trovas
malfacila, Anki demandos vin denove post kelkaj minutoj. Tiel, vi estas trudita
ripeti vorton aŭ frazon ĝis, ke vi lernas ĝin bone.
Konkludo
Anki
estas neimagebla ilo por lingva lernado. Ĝi estas rapida, facila kaj efika. Vi
estas truditaj enmemorigi novan vortoprovizon ĉiutage kaj vi devas revizii
duoblon da fojoj ĉiu semajno. Vi certe lernos kaj enmemorigos vortprovizon
uzante Anki.
Elŝutu
ĝin nun - http://ankisrs.net. Vi nur devas pasigi kelkajn
minutojn de via tempo (kaj mi scias, ke vi estos en via komputilo ĉiuokaze,
tiel bone ĝui vian tempon). Studu en la buso, en vico ĉe la banko aŭ en via
intertempo ĉe laboro - iu libera momento estas ŝanco plibonigi sian Esperanton
per Anki.
Nenhum comentário:
Postar um comentário