terça-feira, 14 de março de 2017

Monteiro Lobato kaj populara medicino



Fama brazila verkisto, Monteiro Lobato (1882 – 1948) spertis gravan historian momenton de brazila vivo. Li batalis favore al diversaj naciaj aferoj. Tamen estas malmulte konata lia kontribuado al la populara medicino. Kiam li loĝis en Vale do Paraíba (Tiam malproksime de la grandaj urbaj centroj) okazis san-problemo al lia filo. Li ne sukcesis la resanigon pere de la tiamaj kuracistoj, ĝis kiam falis en liajn manojn libro pri homeopatia terapeŭtiko. Sukcese li uzis la preskribitajn medikamentojn.

Ekde tiam li fariĝis vera kuracanto, asistante multajn homojn kaj disvastigante homeopation pere de aparta literatura maniero. Ĉefe en Barca de Gleire ni trovas leterojn kiuj mencias homeopation. Ĉi tie ni ludmaniere prezentas ilin.

Kuracisto – Temas pri atrofia rinito. Bendaŭrinde tio resanigeblas je la 18-a, 20-a jaraĝo! Sed, faru insuflaciojn pere de tiu aparato. Tio povas helpi!

Konsternita, la ge-s-roj Lobato revenas al Taubaté kune kun sia filo kaj decidas viziti sian kuzinon, kies domo frontas kontraŭ tiu de Lobato.

Kuzino – Ĉu estas vi? Bonvolu, eniri. Vi povas trinki kafon! Kiel vi fartas?

La ge-sinjoroj devas atendi ĉe la vizito-ĉambro dum hora kvarono; do li vidas sur la tablo rimarkindan libron. Instinkte li serĉas la sekcion “Nazo”. Li legas pri simptomaro kaj unu el ili estas konforma kun tiu de la rinito de Edgard.

S-ro Lobato – Ĉu tio homeopatia afero... ĉu ĝi taŭgas?

Kuzino – Provu! Estas facile, ĉu ne?

Elirinte, ili iras al apoteko.

Apotekisto – Jen via Merkurius. Estas malmultekosta!

Hejme ŝi donas la “buletojn” al sia filo Edgard absolute senfida.

S-ino Lobato – Prenu tiun... kuracilon filo!

La dozo estas pli granda ol preskribite.

Nokte, kvin pli.

S-ino Lobato – Nur tiujn lastajn...

S-ro Lobato - ... buletojn kaj fine!

Kaj en la alia tago, la miraklo…

S-ro Lobato – Dio, Purezinha, la simptomoj malaperis!!!

Okazis tamen novaĵo. Malaperis rinito, sed aperis pus-eliro ĉe la aŭdorgano.

Tiufoje Lobato kaj Purezinha pli fida kuras al kuzina domo serĉe al verdkovrila libro.

Serĉas la sekcion “Aŭdorgano”

S-ro Lobato – Vidu tie ĉe, Purezinha. La kuracilo estas Surfur. Bonvolu iri al apoteka kaj aĉetu ĝin.

S-ino Lobato – Ĉu vi havas Sulfur?

Apotekisto – Jes, s-ino Lobato, jen ĝi. Kostas 500 rejsojn.

S-ro Lobato – Trinku pli tiu kuracilon kiu via patrino aĉetis en apoteka, filo.

Monteiro Lobato mendas verdkovrilon libron kaj hejm-apotekon de Almeida Cardoso. Ĉio kostis al li 100.000 rejsojn kaj nune s-ro, kaj s-inoLobato ĉion kuracas hejme kaj ĉe la bienlaborantaro.

S-ro Lobato – Mi vere kuracas!

Monteiro Lobato famiĝas kiel magiistro kaj de la najbaraj beinetoj alvenas al li la homoj. Eĉ el la najbara municipo venas homoj serĉe de la “Magiaj Buletoj”.

Barca de Gleire

Letero 231

São Paulo, 15/1913

Teca

La blatcido kiun mi uzis nomiĝis kammeyager. Mi ne trovis ĝin; pro tio mi sendas alian, kiun oni konsideras tiel efika, kiel ĝi. Oni povas ĝin aĉeti de la magazeno L. de Sousa - Largo do Rosário.

Oni donas la kamomilon je dozoj po 4 ĝis 6 globetoj ĉiuduhore aŭ ciŭtrihore ĉe la unuaj simptomoj de ia ajn malsano. Ĝi estas ĝenerala kaj komenca kuracrimedo kiam oni ne povas difini la malsanon. Kontraŭ blatoj multe efikas borakso aŭ bora acido miksita kun sukero, kiu al la blatoj tre plaĉos.

Tie okazas nenia novajo krom la malnova pluveto kiu etemioas.

Ĝis, kison en la nevino kaj salutojn de la mastredzino.

Juca

Letero 332

1915 (Probable)

Teca

Purezinha sendis ai vi maiz bulojn ai kiuj mi aldonis ovojn de nigra Orpington por  kovado, se eble, aŭ por manĝi. Mi ankaŭ metis en la skatolon fumaĵitan porkaĵon  sed mi ne scias je kiaj kondiĉoj ĝi alvenos tien, mi bedaŭros se ĝi putros ĉar ĝi estas  tre bongusta. La brikoj el krudsukero estas elpensaĵo de Marta por Gulnara. Guilherme ankaŭ kunportis por Gonaia multegon da "donacoj" kiun mi devas meti en la skatolon: kokosetoj de jeriva kaj milo da aĵoj, kiuj mi ŝajnigis enskatoligis. Valoras ja la bona intenco. Rangel, tre malsana, alvenis al São Paulo cele al kuracado kaj mi rekomendis Murtinho Nobre. Se li bezonos vian rekomendon, bonvolu prezenti al Heitor klarigon pri Godotredo Rangel kaj peti al Heitoria leteron se li interrilatas kun Murtinho. Ĝis. Mia kapo estas pezanta pro stulteco.

Juca

Letero 433

Buquira, 17/07/1917

Teca

Vi skribis ai mi antaŭ kelkaj tagoj raportante pri ia dua livero de fraĵoj kaj tio venigis akvon en niajn buŝojn. Venu la fraĵoj se restas ankoraŭ kelkaj, ĉar al mi plaĉas fraĵoj samkiel al Rodrigo ruĝ-kapaj formikoj. Mi ankoraŭ ne decidis pri la vendado de la bieno; per leteroj ni estas diskutantaj pri la prezo; se okazos konsento mi vendos ĝin. Kaj mi vendos por pagi miajn famajn ŝuldojn kaj ĝuj la plezuron altigi la kapon. Hodiaŭ Janzinha, Eugênia kaj la infanaro pasigas la dimanĉon ĉe la urbeto. Vidu kiel feliĉa estas la vivado ĉe la kampo!

Ĉu vi estas vidanta Eduardo? Laŭ la leteroj li ne bonfartas; la kalkano de unu kaj la aŭdorgano de alia; Eugênia kaj Dolores iom suferas. Por mi kaj mia familio tiom daŭras la feliĉo, ke mi timas la subitan gravan maisanon. La gravega rinito de Edgard, kiu nur resaniĝus post longa tempo, je la âgo de 20 jaroj, forigis per 10 kemoj de homeopatio. Tiel la grandaj malbonaĵoj alvenintaj en nia hejmo abortas je negravaj aĵetoj. Mi estas sekvanta la agadon de Heitor de parlamentejo. Ĉu li estas pli kontenta nun?

Salutojn al H. kaj G. (diru al H., ke ĉe Camilo mi trovis alian Gulnara).

Pureza ire saŭdadas.

Juca

Skribita de Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann

Nenhum comentário:

Postar um comentário