sábado, 18 de março de 2017

Morto aŭ sinmortigo



Morto aŭ sinmortigo. Post jardekoj de senaktiveco, la japana registaro decidis agi por malgrandigi la altan kvanton de sinmortigoj en la lando. Ĝi lanĉis programon por eviti la ekstreman konduton, la harakiron. La programo inkludas la trejnadon de terapiistoj, disvastigon de la telefonaj lineoj de urĝeco kaj terapio por deprimitaj laboruloj. La celo estas malgrandigi en 20% la numeron de mortoj en la proksimaj dek jarojn, raportas la Asahi Ŝimbun.

La sinmortigo, cenzurita en Okcidento, estas vidata per la orientanoj kiel “honora eliro”, kiu redonas la dignon al la familianaro de la mortinto. Estas tiu pensmaniero, kiu havas originon en la epoko de la samurajoj, ke Tokio intencas ŝanĝi. Ĉircaŭ 90 homoj sinmortigas ĉiutage, en Japanio, la naŭa lando en la mondo en kvanto de sinmortigintoj.

Fonto: Revista da Semana. Edição 12, Ano 1, nº 12 – página 15. Editora Abril – 19/11/2.007 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário