domingo, 19 de março de 2017

Niaj Pioniroj



Mortinta Abato Mermet

En nia lasta numero, ni sciigis nian legantaron pri grava pereo ĉe la radiesteza movado. Temas pri la morto de la plej eminenta pioniro kaj reprezentanto de Teleradiestezo, Abato AIexis Mermet.

En tiu okazo, ni opinias utila kaj morale deviga laŭtaŭge funebri la famulon.

Abato Mermet estis franca, respektinda kapelpastro kaj mortis, post grava operacio, la 7-an de septembro 1937, en Jussy, apud Genevo. Lia patro estis bonega fontoserĉisto kaj Abato Mermet heredis tiun sciencan kapablon kun plej grandaj merito kaj indo.

Neeble estas raporti ĉi-tie ĉiujn servojn faritajn de Li por Radiestezo: multnombrajn eksperimentojn, perpendolajn aŭ pervergetajn, ĉiam tre bone sukcesantajn kaj ankaŭ ĉiam akompanatajn de sincerega modesteco, kio pliigas la moralan valoron de liaj senĉesaj laboroj.

Preskaŭ samtempe (en 1930 - 1931) kiam Abato Mermet publikigis «Le Pendule Révélateur» (La Malkovranta Pendolo'n), S-ro Emile Christophe eldonis siajn unuajn radiestezajn laborojn en Tu seras sourcier! (Estu radiesteza serĉisto) kiun mi esperanten tradukis por tutmonda konatigo de la verko. Pri tiu unua verko de Emile Christophe, Abato Mermet skribis en februaro 1935, laŭdplenan kaj pensigan leteron al la aŭtoro.

Elokventa estas la cifero kiun atingas la nombro da venditaj libroj «Comment jopère...» (Kiamaniere mi eksperimentas...) de Abato Mermet: pli ol 30.000. Tio sufiĉas por montri kiom majstra estas la verko de la bedaŭregata klerulo.

Multon ni povus aldoni pri la intelekta kaj morala kapabloj de Abato Mermet. Sed, la elekto estas vere tro malfacila kaj mi timas esti en tio ne sufiĉe kompetenta.

Tamen, mi povas aserti ke restos eterne la nomo Abato Mermet en la Teleradiestezo-historio.

Multajn amikojn kaj kunlaborantojn Li lasis surtere, inter kiuj troviĝas Verkisto Emile Christophe kiu skribis en La Prospection à distance tiun simplan, sed esprimoplenan frazeron: «mi perdas amikon...».

Mi ne scias ĉu Abato Mermet estis ano de Esperanto (tion mi provos scii por Radiesteza Gazeto), sed mi povas diri: en 1917 kaj 1937 (20 jaroj da distanco) foriĝis el la Homaro du famuloj, Zamenhof kaj Abato Mermet.

Efektive, la unua plibonigis la Homaron per sia morala lingva senbarigilo, kaj la dua plifortigis ĝin per siaj plej kleraj sciencaj konoj kiujn ni heredas.

Pacon kaj Lumon al Lia Nobla Animo!

Pierre DELAIRE,
Direktoro-Fondinto
de
Radiesteza Gazeto

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 2a – Novembro 1937.

Nenhum comentário:

Postar um comentário