La
forpasita S-ro Hugo Chávez, kiam prezidento de Venezuelo, iam diris, ke nia
eksprezidento Lula baldaŭ estus magnato de petrolo. Fanfaronado aparte, pensante pri la malbona flanko de la petrolo, la
mitiloj kaj la polucio, ni demandus, se tiu minerala produktaĵo helpis aŭ
malhelpis la vivon en la Planedon.
Oni povus opinii,
se la petroleo ne estu malkovrita, sendube homoj serĉesplorus pli purajn
energioformojn, nome de la varmon kaj la lumon de la Suno, la venton, la
tajdojn. Pli puraj kaj pli malkaraj. Oni ne vidus landojn invadante alies
landojn, sendependencojn neitajn, petrolajn ŝipojn terure likante sur la maran
flaŭron kaj faŭno.
Bedaŭrinde, kune
kun la pligrandiĝo de la petrolproduktado, pligrandiĝas ankaŭ la homa senbremsa
ambicio, kiu ignoras la aspirojn de popoloj kaj la danĝeregan kreskadon de la
kloŝefiko.
Ĉu ni povas
kulpigi Kolonelon Edwin Drake, kiu boris la unuan efikan petrolputon je 1859,
en Pensilvanio, por la malbonfaroj el la petroleo? Ĉu vi, hodiaŭ mem, ne iel
uzis petrolon?
Malfacila afero
montri la verajn kulpajn. Verdire, ni ĉiuj nomataj ‘civilizita’ gento estas
kulpa pro la nocaj sekvoj de la ekspluatado de tiu fosilia naturaĵo.
PRI LA ŜTONOLEO:
Historio klarigas, ke petroleo en Okcidento estis uneu konata kiel ‘seneka
oleo’, rilate al samnomaj ‘ruĝhaŭtuloj’. (*)
La unua
petrolentrepreno estis Seneca Oil Company, kies nomo originis du aliajn
kompaniojn, Socony kaj S. O. (Standart Oil Co.)
La vorto
‘keroseno’ (nun la ĉefa brulŝtofo por aviado) elvenas de Samuel Kier, kiu en
1860 ekdistilis petrolon por havigi lumoleon.
(*) Ili uzis
petrolon eliĝintan for de la grundo, antaŭ la alveno de la koloniistoj.
Skribita de Celso Fonseca Jr.
Nenhum comentário:
Postar um comentário