domingo, 19 de março de 2017

Pri la influo de la koloroj



Laŭ la psika vidpunkto en sia verko «En la Regno de la Viva Naturo»

Ni ricevis de Biblioteko «Nova Kulturo» (Sevlievo, Bulgarujo) la duan eldonon de la spiritualista verko de Petro Danov: «En la regno de la viva Naturo». Pri tiu libro ni recenzos en nia februara numero.

El tiu interesa verko ni tiras la sekvontajn liniojn pritraktantajn la influon de la koloroj sur la homon.

Malantaŭ la ordinara lumo staras aliaj energioj, pli altspecaj...

Ĉiu koloro havas organisman kaj psikan efikon.

La pure ruĝa koloro kaŭzas vivigon, sed, se oni ĝin akceptas ne puran, ĝi kaŭzas ekscitemon.

La pure oranĝa koloro kaŭzas la noblan individuecon kaj la nepura — la egoismon.

La pure flava koloro kaŭzas internan ekvilibron de la sentoj: ekvilibrigon, pacon, silenton, trankvilon. Kaj se oni ĝin akceptas nepuran, ĝi kauzas diversajn malsanojn.

La pure verda koloro kaŭzas kreskadon ĉiuflankan: mensan, koran, elmontron de noblaj sentoj, ktp. Kaj ne pura ĝi kaŭzas sekecon: fizikan kaj psikan.

La pure blua koloro abunde akceptita kaŭzas stimulon, plivastigon de la sentoj, elmontron de plej noblaj sentoj en la homo. Kaj en malabunda kvanto kaj nenatura speco, ĝi kaŭzas la malon: dubon, malfidon, senkrediĝon.

La pure malhelblua koloro kaŭzas firmecon, kuraĝon, fortikecon en la konvinkoj, en la sentoj. Kaj akceptita ne pura — malpersiston, malkonstantecon.

La pure viola koloro kaŭzas fortikan karakteron. Kaj akceptita nepura — malkuraĝon.

Oni povas pristudi la edukan signifon de la koloroj, plantante en la ĝardenoj diverskolorajn florojn. Oni povas vidi, kian edukan influon kaŭzas la ruĝaj, la bluaj, la malhelbluaj koloroj, ktp. Se oni scius la efikon de la koloroj, oni ĝis certa grado povus sin eduki per ili.

Ĉiu penso produktas specifan koloron.

La forto de la verkisto estas en la koloro, kiun li produktas en la interna mondo de la leganto. Tiujn verkistojn ni nomas bonaj, kiuj produktas en la homo pli purajn kolorojn.

Eĉ tiuj, kiuj komprenas nenion uzas la kolorojn. Tio ne estas arbitra. Tiuj, kiuj atentigas la kolorojn de la vestaĵo same obeas la suprajn leĝojn, nur ili agas grandparte subkonscie. Iuj kuracistoj eĉ kuracas per la koloroj.

Petro DANOV
(En la regno de la Viva Naturo, paĝ. 60 k. 61)

Kompreneble, ni antaŭvidas kiom multe s-ro Petro Danov estas ano de radiestezo. Kaj ĉu ne, ĉu temas ke ni estu — aŭ ne — ano de radiestezo kaj ĉu ne estas vere ke ni bezonas nur konstati faktojn kaj dedukti konkludojn?

Mi profitas tiun okazon por iomete skribi pri la influo de la koloroj sur la homon, laŭ la radiesteza vidpunkto. Multaj personoj certe jam kelkafoje rimarkis ke iuj, ege sentemaj, tute ne povas vidi aŭ surhavi iujn kolorojn, ĉar tiuj lastaj minacas ilin fariĝi malsanaj pro tio.

Feliĉe, la radiestezo permesas al ni studi la radiadojn de la koloroj kaj ankaŭ serĉadi ilian efikon. Nenio estas pli simpla: kaptu la radiadojn de la eksperimentata persono, tiamamere por ke vi akiru rondmovon turnantan en la direkto de horloĝo-montriloj, t. e., pozitivan rondmovon. Montru poste kelkajn specimenojn de koloroj etenditajn sur tablo, rektliniigitajn kaj forte deziru kapti iliajn radiadojn: vi konstatos ke la pendolo moviĝos pozitive super bonefikaj koloroj, ke ĝi turnos negative super malboninfluaj koloroj kaj, fine, ke via radiesteza ilo nur balanciĝos super neŭtraj koloroj.

En sia majstra verko «Estu radiesteza serĉisto!», Emile Christophe raportas tiun sekvantan fakton: «Franklin, etendanta dum kelka tempo sur la neĝo, unu apud la alia, dum suna tago de degelado, du egalajn pecojn de sama teksaĵo, sed kies unu estis blanka kaj la alia nigra, pruvis ke la neĝo forfluidiĝis sub tiu lasta dum ĝi restis sendifekta sub la blanka teksaĵo. Oni ankaŭ povas rememorigi la elmontron de Rumford, amerika pzikisto: kiam blanka kaj nigra bolkruĉoj estas lokitaj je la sama distanco de fajro, la akvo entenita en la nigra uju ekbolas multe pli frue ol la alia».

Ankaŭ interese estas noti ke iu klerulo preskaŭ finfabrikis ilon per kiu ni povus koni la homan atmosferon. Li eĉ konsatis tion kuriozan: la ruĝa koloro estas signo de ĵaluzo kaj de koleremo ĉe tiu al kiu tiu lasta kolora konvenas, ke la flava koloro indikas karakteron de konstanteco kaj de trankvileco, ke la verda koloro montras timemon kaj revemon...

Ha! Esperantistoj, ĉu vi estas verdaj timemuloj kaj revemuloj? Tiu pikaĵo estas ja stulta haj nevera (ĉar la verda koloro ne estas la radiesteza koloro de ĉiuj esperantistoj), sed... montru tion bravante ĉiujn mokridemulojn kaj kontraŭulojn, helpante kiel eble plej multe la disvastigon de la radiestezo pere de Esperanto, kaj reciproke...

Ni revenu al nia temo. Alia raportinda fakto, pri la influo de la koloroj sur la homon, estas ke oni ne povas efektivigi iujn eksperimentojn sub la artefarita lumo.

Kaj nun: prenu en viaj manoj la Pendolon Christophe kaj faru la kontrolon! Mi deziras al vi bonan sukceson kaj petas vin esplori en la plej bonaj kondiĉoj, t. e., uzu la Perpensan Ekesploremon, eksperimentu laŭgrade, ne estu malkuraĝigataj pro ŝajnaj malsukcesoj kaj fine, persistu. Bonan laboron!

Pierre DELATRE.

Fonto: Radiesteza Gazeto 1ª jaro – N-o 4a – Januaro 1938

Nenhum comentário:

Postar um comentário