Biblioteko
Floroj de la Malbono kun notoj de la juĝisto, kiu kondamnis poemojn
Ekzistas, en la Biblioteko Mário de
Andrade, en San-Paŭlo, speciala ekzemplero de Floroj de la Malbono, de Charles Baudelaire (1821 – 1867). “Sur unu
el la ekstremaĵoj de ne presita folio kiu antaŭas la frontan paĝon”, skribis la
poeto Sérgio Milliet en 1949, “oni legas skribita per violkolora inko: Majstro
Nacquart – 6ª ĉambro Puna Polico – 20an de Aŭgusto 1857” (en la franca lingvo -
M.e Nacquart – 6.e chambre Police Correctionelle – 20
aôut 1857). Majstro Nacquart estis unu el la juĝistoj, kiuj kondamnis
Baudelaire por atenco al la pudoro kaŭze de la publikigo de poemoj konsiderataj
malmoralaj. La verko restanta
en la san-paŭla bretaro estis praktike kaŝita, forgesita de la tempo – ĝis veni
sur la supraĵo en la aktuala eldono de la Revuo
de Biblioteko Mário de Andrade, kiu republikigis la originalan tekston de
Milliet, unue lanĉita en ĵurnalo de la scienca polico.
Malnovaj verkoj kun la kondamnitaj
poemoj de Baudelaire estas raregaj. La ekskluziveco malpermesas la manipuladon
de la libro. Pritraktante la malpermeson, Milliet transpasis ĝin al Brazilo de
la fino de la jaroj 1940. “Nu, en niaj tagoj oni kondamnas la teatraĵoj
de Nelson Rodrigues kaj nenion oni diras kontraŭ la nekredeblaj revuoj de la
nacia kaj portugala teatro.” Unu
el la prozaĵoj de Baudelaire kondamnitaj, en la traduko de Ivan Junqueira: “La
ĉirkaŭ strato estis freneza brukriado / Tuta funebre, alta kaj subtila, majesta
doloro / Virino pasis, kun sia luksa mano / Levante kaj agitante la rando de la
robo”.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 36, Ano 2, nº 18 – página 40. Editora Abril – 12/5/2008
– el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário