La drinkaĵo
Solidaj
drinkaĵoj. Ĉu vi jam pensis pri
peco de "caipirinha"(1)? Mordo de "mojito"(2)? Peco
de "prosecco"(3) kun vanilo? Ili estas la drinkaĵoj de gelateno,
malgrandaj, koloraj kaj alkoholaj kuboj. Iom post iom ili konkeras spacon en la
trinkejoj de Parizo kaj Nov-Jorko. "Ia ajn drinkaĵo povas fariĝi maĉebla
peceto", skribas la ĵurnalistino Betty Hallock en Los Angeles Times.
La maniero por prepari ilin hejme: utiligu duonon
ĝis trikvaronoj da sengusta gelatena folio po 30 gramoj da likvo, metu en
formujojn por glacio (se ili havu amuzajn formojn, plej bone), kaj lasu
ripozi dum la tuta nokto. Por fortaj drinkaĵoj, kiel martinio,
uzu siropon farita de bolanta akvo kaj sukeron por dilui.
Toston kaj bonan apetiton!
Rimarkoj de la tradukisto
(1)
Caipirinha - Brazila drinkaĵo farita de citrono premita, sukero, glacio, ĉio miksita kun brando.
(2)
Mojito - Koktelo kun blanka
rumo el Kariba Maro
(3)
Prosecco - Blanka ŝaŭmanta vino.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 9, Ano 1, nº 9 – página 27. Editora Abril – 29/10/2.007
– el Brazilo
Tradukis
Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio
Carlos Rodrigues Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário