Aŭtismo
Tiu estas la mekanismo de la genoj rilataj
al la malsano.
Oni supozis ke la aŭtismo havus, kiel precipa
kaŭzo, ian genetikan konsistaĵon. Esploristoj nun trovis ses specajn genojn
rilataj al la malsano. Ili estas genoj respondantaj por la lernado. En aŭtism-infanoj ili ne estas aktivaj. Tio
malpermesas la cerbon formi novajn koneksojn kaj, konsekvence, akiri sciojn kaj
formi rilatojn. “La cirkvitoj estas tie, sed estas kiel se ili bezonas plie
ekpuŝon “, diris fakulo en la malsano al la agentejo AP.
La esplorado estis gvidita por kuracistoj
de Universitato Harvad, en Usono, kun 104 familioj de Media Oriento landoj,
kiel Turkio, Pakistano, Jordanio kaj Saudi-Arabio. En tiuj landoj estas komuna
geedziĝoj inter kuzoj, kiuj pligrandigas la
ŝancojn de genetikaj mutacioj. Cetere, kiel la paroj kutimas havi multajn
filojn, la kampo de studado fariĝas ampleksa. La studado estis publikita en la
pli nova eldono de la revuo Science.
La esplorado estas
fundamenta ĉar eblas la naskiĝo de novaj terapioj. Edukaj programoj jam
sukcesas reversi iujn simptomojn. Aliaj traktadoj nun povas esti disvolvataj.
La studado ankaŭ helpas kompreni kial la malordo sin manifestas de malsamaj
manieroj. Ekzistas ne nur personoj kiuj suferas de manifestoj pli malfortaj,
kial la malsano de Asperger, en kiu la infano ne montras malfacilaĵon de
lingvo, ĝis okazoj de kompleta izoliteco.
Aŭtismulo generale
disvolvigas malpli da rilato kun la ekstera mondo. Li havas malfacilaĵon por
sin komuniki, kunvivi en socio, manifesti kareson, fantazii ŝercaĵojn. La unuaj
simptomojn aperas inter 1 kaj 2 jaraĝoj, sed testoj de konduto ĵus kreskintaj
jam sukcesas identigi signojn en infanoj kun apenaŭ 3 monatoj. Ĝi atakas pli da
knaboj ol la knabinoj. Ĝis estas pli komuna problemo ol oni imagas. Ĝi
malprofitigas unu en ĉiuj 150 infanoj en Usono.
Fonto:
Revista da Semana. Edição 46, Ano 2, nº 26 – página 29. Editora Abril – 24/7/2008
– el Brazilo
Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz
Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues
Prado
Nenhum comentário:
Postar um comentário