sábado, 18 de março de 2017

Unu morto ĉiu 20 sekundojn

Medio - Sanigado

Malpura akvo estas grava problemo en malriĉaj nacioj

En la pasinta sabato, 22-a de Marto, oni festis la tutmondan tagon de la akvo. Ne havis feston. Eĉ ekzistas malmulte por festi. La manko de sanigado malprofitigas 2,6 miliardojn da personoj, aŭ preskaŭ duonon de la tutmonda loĝantaro, laŭ ĵusa statistiko de UNo. Je ĉiuj 20 sekundoj mortas unu infano pro malpurigita akvo. Aliaj donaĵoj atentigas la problemon:

- Malpli ol 3% de la akvo de la planedo estas sensala. El tiu totalo, du trionoj estas neatingeblaj por la homo. El la disponeblaj akvoj, 12% estas en Brazilo (kaj pli ol duono en Amazonbaseno).

- La manko jam atingas 1,2 miliardojn da personoj, aŭ kvinono de la tutmonda loĝantaro. Ĉirkaŭ aliaj 500 milionoj da personoj jam komencas suferi pro manko de akvo.

- Brazilano uzas 5-oble pli da akvo ol la kvanto kiu estas indikata de la Tutmonda Organizo pri Sano (TOS). Estas 200 ĉiutagaj litroj por persono, dum la organizo rekomendas apenaŭ la konsumon de 40 litroj.

- Emboteligita akvo estas en la celo de la tutmonda mediologistoj. Anglio ĵus malpermesis la importon de boteloj el plasto, kiuj okazigas pli ol 600-oble la elĵeton de karbona dioksido ol la kanalkondukita akvo.

- La regantoj pli kaj pli devos konsideri la koncepton pri “virtuala akvo”. Estas kalkulo de kiom da akvo estas uzata por determinita celo. Ekzemplo: por ĉiu taso da kafo estas necesa 140 litrojn da akvo. La aŭtoro de la kalkulo, la scientisto John Anthony Allan, de la King’s College de Londono, ĵus ricevis la Premion de la Akvo de Stokholmo de 2008, raportas la informagentejo PR Newswire.

Fonto: Revista da Semana. Edição 30, Ano 2, nº 12 – página 20. Editora Abril – 31/3/2008 – el Brazilo

Tradukis Esperanten: José Roberto Ruiz

Reviziis: Antônio Carlos Rodrigues Prado

Nenhum comentário:

Postar um comentário