domingo, 23 de julho de 2017

Resaniga Energio



Unu el la plej intrigemaj aferoj de ĉiuj tempoj estas pri la mistera resaniga energio – energio, kiu ŝajnas havi la kapablon fari "miraklojn" kaj transformi ne nur medicinon, sed ankaŭ vivon.

Uzata ekde de la prahistoria periodo; komencante kun la Kahuna-oj, kaj hodiaŭ enkorpigita de iuj kuracistoj en iliaj ĉiutagaj praktikoj, ĝi estis malsame malkaŝita de ĉiu homo ricevante malsamajn nomojn.

Ĝi estis nomita: de ch'i ĉinoj; de Vis medicatrix naturaee - Hipokrato; de Archaeus Paracelsus; de animala magnetismo - Mesmer. Estis la ODIC forto - Barono Karl von Reichenbach; la viva forto - Samuel Hahnemann; la orgone - Wilhelm Reich. D.D. Palmer nomigis ĝin Innate. Ĝi estas la ki japanoj; la prana hinduoj; la mana - polinezianoj kaj la Orenda - amerikaj indianoj.

Malgraŭ ĝiaj diversaj nomoj, tiu unika universala forto ĉiam montras la samajn proprecojn: resanigo; penetras ĉion; sekvas la sunradiojn; ĝi havas similajn proprecojn de aliaj tipoj de energio, sed malsama potenco; ĝi havas polarecon kaj povas esti reflektataj per speguloj; ĝi eliĝas el la homa korpo, kaj estas speciale detektata sur la fingropintoj kaj okuloj. Ĝi verŝajne fluas tra metaloj kaj silkaj fadenoj; ĝi akumulas en senvivaj materialoj kiel akvo, ligno kaj ŝtono; ĝi varias laŭ la veterkondiĉoj; ĝi povas esti kontrolita de la menso; ĝi povas provoki okazaĵojn je distanco kaj ĝi partoprenas en la dinamiko de paranormalaj fenomenoj. Krom, ĝi povas esti uzata tiel por bono kiel por malbono.

Ofte rilatigata de la povoj de la menso kaj havanta sian propran inteligentecon, la fenomeno ekaperis kiu parto de la konscio. Konsekvence, la esplorado de la konscio fariĝis la ĉefa okupo. Tiu penso donis naskiĝon al nova antologio aŭ scienco de la estaĵo, kiu rekonas la homon kiel tuteca unueco de korpo-menso-spirito, kies ĉefa celo en vivo estas partopreni en la evoluo de la individua kaj kolektiva konscio. La resaniga energio estas esenca elemento en tiu areo.

La Huna-a sekreto

La plej antikva mencio pri resaniga energio devenas de la antikvaj Kahuna-oj, ili nomis ĝin mana-o, kaj ĝi estis uzata de psika religia sistemo nomita de huna-o, kiu produktis tion, kion ni normale nomas magion. La esploradoj de Max Freedom Long faris lin supozi, ke la unua Kahuna-o estis membro de la dek du triboj, kiuj vivis en la dezerto de Saharo. La vorto huna-o signifas sekreton kaj Kahuna-o estas la tenanto de la sekreto. La sekreto rilatas al la scio de kiel fari la okazaĵon de la mirakloj, tiel en resanigo kiel en ĉiutaga vivo. La efikeco de huna-o baziĝas en la profunda scio de la naturo je ĉiuj sencoj. La Kahuna-oj estis ambaŭ bonaj psikologoj kaj mastroj de la naturaj sciencoj. Ĉi tiuj okazigis la miraklojn. Mana-o estas verŝajne la plej malnova nomo de la resaniga energio; kaj eble unu tagon ni konkludos, ke la antikvaj Kahuna-oj, kun sia etika sistemo de psika religio sciis la respondojn al la demandoj, kiuj multaj el ni ne ekdemandis nin.

La fondintoj de la holisma medicino: Pitagoro kaj Hipokrato

La nomo, kiun Pitagoro donis al resaniga energio estis pneŭmo, kaj li diris, ke ĝi venis el la centra fajro de la universo, kaj, ke ĝi provizas al la homo ne nur viveco, sed ankaŭ lia senmorta animo. La centra fajro de Pitagoro estis la praa forto, la fajrero, kiu vivigas homon. Fizika sano estis integre ligita al la bonfarto de la menso kaj spirito, do, ni povas konsideri lin la fondinto de holisma medicino.

Hipokrato, konata kiel la "patro de la medicino" kredis je resaniga energio, la vis medicatrix naturaee (resaniga povo de la naturo). En ajna kuracado, li diris, ke ĉi tiu energio estis la ĉefa kuracisto, kaj ĉio, kion la kuracisto povas fari estas forigi aŭ redukti la malhelpojn al la ĝusta fluo de tiu energio.

Paracelsus

Li kredis je resaniga energio tiu, kiu radis ene kaj ĉirkaŭ la homo tiel, kiel luma sfero. Tiun forton ke li nomis Archaeus povis kuri je la distanco kaj povis krei kaj forigi malsanojn. Li ankaŭ diris ke la steloj kaj aliaj korpoj, speciale magnetaj, povas influi la homon per lia forto, kiu trapenetras la tutan spacon. Estis tiu teorio kiu iĝis konata kiel magneta aŭ simpatia sistemoj de la medicino, kiu estas la bazo de la magneta resanigo. Paracelso iam diris: "se donita de malgrandaj dozoj tiu, kiu malsanigas la homon ankaŭ lin sanigas."

Franz Anton Mesmer

Li kredis, ke la korpo estis polarizita (pozitiva/negativa); kaj tiu poluseco povus esti kombinita kun la universala resaniga energio, aŭ fluido, kaj ke la rezultata forto kuracus la malsanon. Li kredis, ke sano estis bazita de la libera fluo de energio aŭ esenca fluido tra la korpo, kaj ke la malsano sin instalas, kiam la fluon estis blokita. Li ankaŭ kredis, ke la viva forto povus esti altirata kaj aplikata per la uzo de magnetoj.

Reichenbach

Unu el la plej renomaj sciencistoj de la deknaŭa jarcento, eltrovanto de la keroseno, kaŭzis ŝokon en la scienca mondo, kiam li anoncis sian eltrovon de la resaniga energio, kiun li nomis Od, aŭ ODIC forto. Li pensis ke tiu nomo estis la plej aplikebla ol animala magnetismo jam ke la nomo venas el Od skandinava, Odino, kiu signifas grandan povon. Li estis konvinkoplena de ke Od estis la forto kiu trapenetris la tutan naturon kaj por pruvi ĝian ekziston, li faris centojn de eksperimentoj dum preskaŭ tri jardekoj.

Samuel Hahnemann

Konata kiu la fondinto de homeopatio, li rekonis resanigan energion al kiu li nomis kelkfoje vivan forton. Homeopatiaj dozoj estas pli malgrandaj ol tiuj uzataj en vakcinoj kaj estas preskribataj por trakti la tutan personon - korpo, menso kaj animo. Hahnemann kredis ke estis la energio de la substanco, ol la propa substanco, kiu sanigas. Kiel li diras, li alvenis al la koro de la afero, aŭ pli ĝuste, la koro de la energio. Li estis unu el la unuaj kuracistoj, kiuj ligis biologion kaj psikologion al fiziko, kia praktika sistemo de resanigo. Homeopatio, en iu mistera maniero, traktas la korpo kiel energio anstataŭ materio.

Wilhelm Reich

Psikiatro kaj sciencisto estis konvinkita ke li eltrovis la sekreton de la tuta kreitaĵo nomita de li organe energio, libera maso de praa potenco kiu operacias tra la universo kiel baza viva forto. Li priskribis tiun energion kiel ĉeestante en ĉiuj vivaj estaĵoj tiel kiel en atmosfero kaj grundo. Li diris ke la korekta fluo de tiu energio tra la korpo estis esenca por sano. Li kredis ke la suno produktas tiun energion kaj ke ĝi estis rilatigita kun la vario de la tera magnetismo. Ĝi povus ankaŭ esti mezurita elektre aŭ per termometro kaj estis videbla per griza-blua lumo sur kolora filmo.

Ni scias ke energio kaj materio estas du aspektoj de la sama fenomeno. Ni komprenas ke la homa korpo estas tiel energio (ondoj) kiel maso (solidaj eroj). La plej konataj fizikistoj de nia tempo Einstein kaj Planck rekonis la energion tra materio - krea forto kiu venas tra la mirinda ordo de la universo kaj de ĉiu estaĵo kaj objekto en la universo. Tiel la energio kiu plenigas ĉion estas la bazo por la resanigo forto.

La koncepto por trakti la korpon kiel tuto, menso-spirito-materio, ŝajnas esti la baza premiso por tiuj, kiuj laboras kun terapia energio. Holisma medicino, el greka vorto holos, baziĝas sur la kuracado de ĉi tiu menso-korpo-spirito kaj la unuiganta faktoro estas ĉiam energio. La gvido estas ĉiam por kuraci la pacienton kaj ne la malsanon mem. Eblas esti ke ni vivas en nevidebla kaj inteligenta oceano de energio kiu penetras la ĉelojn de nia korpo. La demando estas: ni povas lerni kontroli ĝin?

Ĉi tiu artikolo intencas montri mallongan trarigardon de la historio de la resaniga energio por malmistifiki iomente ideon ke multaj personoj havas rilate al holisma medicino, kelkaj foje nomita de alternativaj kuracadoj, kaj pro tio homoj multaj mokas kaj ne donas valoron. Hodiaŭ kun la progreso de la scienco, speciale kvantuma fiziko, multe al la tiel nomataj "mirakloj" kaj alternativaj metodoj, estas montritaj laŭ la vidado de scienco kiu montras ke ni devas flankenmeti niajn antaŭjuĝojn kaj preni novan sintenon sur de vivo.

Por tiuj kiuj volas pli scii ni rekomendas: Esploristoj de la resaniga energio (Seekers of the healing energy) - Mary Coddington (referenco de ĉi tiu teksto) kaj Vibra Medicino (Vibrational Medicine) - Richard Gerber.

Um comentário:

  1. Jesuo plurfoje kuracis uzante tiun energion. Vidu Marko 5: 22- 24; Luko 4:38 - 40.

    ResponderExcluir