terça-feira, 15 de agosto de 2017

Dekuma kalkulado por infano



Abako

La abako aperis ĉirkaŭ 5500 jaroj, verŝajne en Mezopotamio kaj servis kiel maŝino por kunlabori en la kalkuloj.

Ĝenerale, estas farita de ligna kadro kun transversaj metalfadenoj aŭ ŝnurojn, kiuj reprezentas pozician valoron (unuo, deko, cento, milo, ktp).

Ĝis nun, la abako estas uzata kiel ilo por instrui kalkulojn.

Ekzistas pluraj modeloj, tamen la lignonajlo-abako estas tiu kun pli granda ebleco de movado de la partoj (eroj).


Materialo

Noto: Vi povas uzi iun ajn materialon kiu taŭgas al vi. Donu preferon al materialoj kiuj povas trovi en la ĉiutaga vivo, ekzemple: paperaj glasoj, guaĉo aŭ koloraj paperoj, koloraj bidoj, ktp, ekde ke ili taŭgas al la rangaj aĝoj de infanoj. Konstrui la "abakon" el la konataj materialoj estas ankaŭ luda aktiveco kaj pliigas la infanan intereson.

4 glasojn el papero;
20 bluaj bidoj;
20 ruĝaj bidoj,
20 flavaj bidoj;
20 verdaj bidoj;
Adhesive bendo;
Feltkrajonoj
Blua, ruĝa, flava kaj ruĝa guaĉo aŭ koloraj paperoj.

Noto: Ĉi tiu kvanto da materialo estas por ĉiu grupo.

Klarigoj

Paŝo post paŝo

1) Prenu la glasojn el papero, kaj farbu ilin (blua, ruĝa, flava kaj verda koloroj);

2) Identigu ilin kun la literoj U (unuo), D (deko), C (cento) kaj M (milo).


3) Montru al la infanoj la valoron de ĉiuj koloraj cirkloj.


4) Klarigu al la infanoj, ke: unu verda anstataŭtigas 10 ruĝajn rondojn, unu flava anstataŭtigas 10 verdajn cirklojn, kaj 1 blua anstataŭtigas 10 flavajn cirklojn.


5) Dividu la klason je kvin grupoj da infanoj kaj disdonu la materialon;

6) Petu al la klaso por reprezenti kelkajn nombrojn kun ĉi tiu materialo, ekzemploj;

a) 13 = ?


b) 53 = ?


c) 111 = ?


ĉ) 1111 =?


7) Faru kelkajn aldonojn kaj demandi ilin por solvi uzante la materialon. Klarigu ke por fari la operaciojn estas necese meti unun parton samtempe.

Noto: Kiam la infanoj kompreni tiun operacion, la instruisto povas pligrandigi la defiojn.


Adicio

a) 24 + 39 =?

Petu al la infanoj ke ili metu la rilatajn cirklojn.


Demandu kio estis la rezulto, verŝajne unu el la respondoj estos 50 kaj 13.

Memorigu la infanojn pri la interŝanĝa regulo, tio estas, ke ĉiuj 10 cirkloj ni ŝangas por unu de alia koloro. Notu kio estas la solvoj kiuj la infanojn donos al tiu problemo. Partoprenu la strategiojn uzatajn.


Anstataŭigo de 10 ruĝaj cirkloj (unuoj) por 1 verda cirklo (unuo).


La fina rezulto de la operacio -> 24 + 39 = 63


b) 76 + 47 =?

Parta rezulto: 13 ruĝaj cirkloj kaj 11 verdaj cirkloj.

Anstataŭigo de 10 ruĝaj cirkloj por 1 verda cirklo.

Post la anstataŭigo estis tri ruĝaj cirkloj kaj 12 verdaj cirkloj.

Anstataŭigo de 10 verdaj cirkloj por 1 flava cirklo.

La fina rezulto: 76 + 47 = 123 => reprezentita de 1 flava cirklo (cent); 2 verdaj cirkloj (dek) kaj tri ruĝaj rondoj (unuo).


c) 67 + 38 = ?

Parta rezulto: 15 ruĝaj cirkloj kaj 9 verdaj cirkloj.

Anstataŭtigo de 10 ruĝaj cirkloj por 1 verda cirklo.

Parta rezulto: 5 ruĝaj cirkloj kaj 10 verdaj cirkloj.

Anstataŭtigo de 10 verdaj cirkloj por 1 flava cirklo.

Finrezulto: 67 + 38 = 105 => 1 flava cirklo (cent), neniu verda cirklo (dek) kaj 5 ruĝaj rondoj (unuo).


Obs.: Klarigu al la gelernantoj por ne forgesu la anstataŭtigan regulon. Substreku ke post la anstataŭtigo de la 10 verdaj cirkloj, ni havos neniun verdan cirklon, do tio estos reprezentata de la nombro nulo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário