Fama
brazila verkisto, Monteiro Lobato (1882 – 1948) spertis gravan historian
momenton de brazila vivo. Li batalis favore al diversaj naciaj aferoj. Tamen
estas malmulte konata lia kontribuado al la populara medicino. Kiam li loĝis en
Vale do Paraíba (Tiam malproksime de la grandaj urbaj centroj) okazis
san-problemo al lia filo. Li ne sukcesis la
resanigon pere de la tiamaj kuracistoj, ĝis kiam falis en liajn manojn libro
pri homeopatia terapeŭtiko. Sukcese li uzis la preskribitajn medikamentojn.
Ekde tiam
li fariĝis vera kuracanto, asistante multajn homojn kaj disvastigante
homeopation pere de aparta literatura maniero. Ĉefe en Barca de Gleire ni
trovas leterojn kiuj mencias homeopation. Ĉi tie ni ludmaniere prezentas ilin.
Kuracisto – Temas pri atrofia rinito.
Bendaŭrinde tio resanigeblas je la 18-a, 20-a jaraĝo! Sed, faru insuflaciojn
pere de tiu aparato. Tio povas helpi!
Konsternita,
la ge-s-roj Lobato revenas al Taubaté kune kun sia filo kaj decidas viziti sian
kuzinon, kies domo frontas kontraŭ tiu de Lobato.
Kuzino – Ĉu estas vi? Bonvolu,
eniri. Vi povas trinki kafon! Kiel vi fartas?
La ge-sinjoroj devas
atendi ĉe la vizito-ĉambro dum hora kvarono; do li vidas sur la tablo
rimarkindan libron. Instinkte li serĉas la sekcion “Nazo”. Li legas pri
simptomaro kaj unu el ili estas konforma kun tiu de la rinito de Edgard.
S-ro
Lobato –
Ĉu tio homeopatia afero... ĉu ĝi taŭgas?
Kuzino – Provu! Estas facile, ĉu
ne?
Elirinte,
ili iras al apoteko.
Apotekisto – Jen via Merkurius. Estas malmultekosta!
Hejme ŝi donas la
“buletojn” al sia filo Edgard absolute senfida.
S-ino Lobato – Prenu tiun... kuracilon filo!
La dozo estas pli granda
ol preskribite.
Nokte, kvin pli.
S-ino Lobato – Nur tiujn lastajn...
S-ro
Lobato -
... buletojn kaj fine!
Kaj en la alia tago, la
miraklo…
S-ro Lobato – Dio, Purezinha, la simptomoj malaperis!!!
Okazis tamen novaĵo.
Malaperis rinito, sed aperis pus-eliro ĉe la aŭdorgano.
Tiufoje Lobato kaj
Purezinha pli fida kuras al kuzina domo serĉe al verdkovrila libro.
Serĉas la sekcion
“Aŭdorgano”
S-ro
Lobato –
Vidu tie ĉe, Purezinha. La kuracilo estas Surfur.
Bonvolu iri al apoteka kaj aĉetu ĝin.
S-ino
Lobato –
Ĉu vi havas Sulfur?
Apotekisto
– Jes,
s-ino Lobato, jen ĝi. Kostas 500 rejsojn.
S-ro
Lobato –
Trinku pli tiu kuracilon kiu via patrino aĉetis en apoteka, filo.
Monteiro
Lobato mendas verdkovrilon libron kaj hejm-apotekon de Almeida Cardoso. Ĉio kostis al li 100.000 rejsojn kaj nune s-ro, kaj s-inoLobato ĉion kuracas
hejme kaj ĉe la bienlaborantaro.
S-ro Lobato – Mi vere kuracas!
Monteiro Lobato famiĝas
kiel magiistro kaj de la najbaraj beinetoj alvenas al li la homoj. Eĉ el la
najbara municipo venas homoj serĉe de la “Magiaj Buletoj”.
Barca de Gleire
Letero 231
São Paulo, 15/1913
Teca
La blatcido kiun mi uzis
nomiĝis kammeyager. Mi ne trovis ĝin; pro tio mi sendas alian, kiun oni
konsideras tiel efika, kiel ĝi. Oni povas ĝin aĉeti de la magazeno L. de Sousa -
Largo do Rosário.
Oni donas
la kamomilon je dozoj po 4 ĝis 6 globetoj ĉiuduhore aŭ ciŭtrihore ĉe la unuaj
simptomoj de ia ajn malsano. Ĝi estas ĝenerala kaj komenca kuracrimedo kiam oni
ne povas difini la malsanon. Kontraŭ blatoj multe efikas borakso aŭ bora acido
miksita kun sukero, kiu ai la blatoj tre plaĉos.
Tie okazas nenia novajo
krom la malnova pluveto kiu etemioas.
Ĝis, kison en la nevino
kaj salutojn de la mastredzino.
Juca
Letero 332
1915 (Probable)
Teca
Purezinha
sendis ai vi maiz bulojn ai kiuj mi aldonis ovojn de nigra Orpington por
kovado, se eble, aŭ por manĝi. Mi
ankaŭ metis en la skatolon fumaĵitan porkaĵon sed mi ne scias je kiaj
kondiĉoj ĝi alvenos tien, mi bedaŭros se ĝi putros ĉar ĝi estas tre
bongusta. La brikoj el krudsukero estas elpensaĵo de Marta por Gulnara. Guilherme
ankaŭ kunportis por Gonaia multegon da "donacoj" kiun mi devas meti
en la skatolon: kokosetoj de jeriva kaj milo da aĵoj, kiuj mi ŝajnigis
enskatoligis. Valoras ja la bona intenco. Rangel, tre malsana, alvenis al São
Paulo cele al kuracado kaj mi rekomendis Murtinho Nobre. Se li bezonos vian
rekomendon, bonvolu prezenti al Heitor klarigon pri Godotredo Rangel kaj peti
al Heitoria leteron se li interrilatas kun Murtinho. Ĝis. Mia kapo estas
pezanta pro stulteco.
Juca
Letero 433
Letero 433
Buquira, 17/07/1917
Teca
Vi skribis ai mi antaŭ
kelkaj tagoj raportante pri ia dua livero de fraĵoj kaj tio venigis akvon en
niajn buŝojn. Venu la fraĵoj se restas ankoraŭ kelkaj, ĉar al mi plaĉas fraĵoj
samkiel al Rodrigo ruĝ-kapaj formikoj. Mi ankoraŭ ne decidis pri la vendado de
la bieno; per leteroj ni estas diskutantaj pri la prezo; se okazos konsento mi
vendos ĝin. Kaj mi vendos por pagi miajn famajn ŝuldojn kaj ĝuj la plezuron
altigi la kapon. Hodiaŭ Janzinha, Eugênia kaj la infanaro pasigas la dimanĉon
ĉe la urbeto. Vidu kiel feliĉa estas la vivado ĉe la kampo!
Ĉu vi estas vidanta
Eduardo? Laŭ la leteroj li ne bonfartas; la kalkano de unu kaj la aŭdorgano de
alia; Eugênia kaj Dolores iom suferas. Por mi kaj mia familio tiom daŭras la
feliĉo, ke mi timas la subitan gravan maisanon. La gravega rinito de Edgard,
kiu nur resaniĝus post longa tempo, je la âgo de 20 jaroj, forigis per 10 kemoj
de homeopatio. Tiel la grandaj malbonaĵoj alvenintaj en nia hejmo abortas je
negravaj aĵetoj. Mi estas sekvanta la agadon de Heitor de parlamentejo. Ĉu li
estas pli kontenta nun?
Salutojn al H. kaj G.
(diru al H., ke ĉe Camilo mi trovis alian Gulnara).
Pureza ire saŭdadas.
Juca
Fonto:
Muzeo de Homeopatio Abrahão Brickmann