Pri Ni





Pilgrimanto estas reta informilo, kies ĉefa karakterizo estas kultura, celanta disvolvi la evolustaton de la homaro ene de spirito frateca, ne sekteca kaj ne dogmema. La ideoj prezentitaj en artikoloj, alispecaj skribaĵoj kaj reklamiloj estas sub respondeco de ties aŭtoroj, ne estante ili oficialaj esprimo-reprezentaĵoj de la informilo-organizantoj, escepte de kazoj en kiuj tio estas klare priskribita.

Pri Mi

José Roberto Ruiz, naskiĝis en San-Paŭlo, São Paulo, Brazilo, la 13 de marto de 1953. Elektro-Inĝeniero, Entrepren-administranto kaj Postdiplomita pri Korporacia Strategia Planado, nun emerita, laboris pri inĝeniera projektoj kaj distribuo de elektra energio. Samtempa al sia profesia vivo, sin dediĉis al la studado kaj praktikado de mistikismo kaj iĝis ano de AMORC - Antikva kaj Mistika Ordo Rozkruco. Ankaŭ sindediĉas al Studado kaj Praktikado de Psikofilozofia Huna ĝis la nunaj tagoj. Krom tio, pristudis temojn rilatajn al Vivkvalito kaj Homaj Valoroj per la sekvantaj kursoj: Dialogo kiel Bazo por la Kulturo de Paco, Kurso Specialiga de la Programo Sri Sathya Sai de Edukado kaj Homaj Valoroj, Media Agento, Agento de Tria Sektoro (NRO - Neregistara Organizo), Homaj Rajtoj kaj Paca Generacio, PNL -  Neŭrolingvistika Programado kaj Reiko (Transsendo de Energio per la manoj) (Universala Vivo Energio). José Roberto estas Asociita al ABRAD – Brazila Asocio de Radiestezo kaj Radioniko, kaj ekkontaktis Esperanton ekde 2004..

Um comentário: